Provinco Lagman

Lagman (ankaŭ latinliterigita Laghman, paŝtoe/perse لغمان) estas unu el la 34 provincoj en Afganio. Sur areo de preskaŭ 3843 km² vivas proksimume 441 000 loĝantoj.[1] La provinca ĉefurbo estas Mihtarlam (ankaŭ latinliterigata Mehtarlam, Mehtar Lam, Mehterlam respektive Mihterlam). 75 procentaĵo de la provinca loĝantaro estas paŝtooj, pliaj 20 % paŝajoj kaj 5 % apartenas al aliaj etnoj. La tie parolataj lingvoj apartenas al la hindirana lingvaro. Aparte temas pri la paŝtoa kaj paŝaja lingvoj kaj pri Dari, variaĵo de la persa.

Provinco Lagman
لغمان

Afghanistan Laghman Province location.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Mihtarlam
Areo 3 843 km²
Loĝantaro 441 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-LAG
Information icon.svg
vdr

distriktojRedakti

  • Alingar
  • Aliŝing (aŭ Alishing)
  • Davlat Ŝah (aŭ Dawlat Shah)
  • Mihtarlam
  • Kuargai (aŭ Quarghaee)

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti