Provinco Bamijano

(Alidirektita el Provinco Bamijan)

Bamijano (ankaŭ latinliterigita Bamiyan, BamianBamyan) (paŝtoe/perse بامیان) estas provinco de Afganio. La teritorio havas 411 200 loĝantojn.[1] Ĝi situas en la centro de la lando en la regiono HazarajatHazaristan. La samnoma provinca ĉefurbo Bamijano estas la plej granda urbo en tiu regiono Hazaristan - la teritorio de la hazaroj - kaj la kultura centro de la hazaroj en la regiono.

Provinco Bamijano
Administra unuo/Provinco
Bamyan collage.jpg

LandoAfganio

Supermara alteco3 042 m [+]
ĈefurboBamijan
- koordinatoj35° N, 67° O (mapo)34.7567.25Koordinatoj: 35° N, 67° O (mapo)
Areo14 175 km² (1 417 500 ha) [+]

Loĝantaro495 557 [+] (2021)
Denseco34,96 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-BAM

Provinco Bamijano (Tero)


Map
Provinco Bamijano
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bamyan Province [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Internacie la regiono aparte konatiĝis pro la historiaj Budho-statuoj de Bamijano, kiuj en 2001 estis detruiitaj ordone de la Talibanoj.

HistorioRedakti

En la antikva epoko la centra Afganio estis strategia grava loko, ĉar ĝi situis laŭ la Silka Vojo kaj do sur la vojo de la komercistoj vojaĝantaj inter la Helena Imperio de Aleksandro la Granda, la Romia Imperio kaj Persio okcidente kaj Ĉinio kaj Barato en la oriento. Bamijano estis vojaĝa ripozejo de multaj komercistoj. La helenaj, persaj kaj budhismaj artoj ĉi-tie kunfandiĝis kaj konsistigis unikan stilon de helena-budhisma arto.

Bamijano estis la loko de pluraj budhismaj monaĥejoj. Inter alie, du grandaj budho-statuoj, en alteco de 55 respektive 37 metroj, estis skulptitaj en la lokajn rokegojn. La rokaj statuoj situis proksime de la urbo Bamijano en la valo de la samnoma rivero Bamijano. La du plej grandaj statuoj altis 55 respektive 37 metrojn. La statuoj ekestis probable dum la 6-a jarcento p.K. Ili estis apartaj rekoniloj de la pejzaĝo de la Bamijana valo, kiu Tals, kiu kun siaj arkeologiaj monumentoj estis listigata monda kultura heredaĵo de UNESKO. En marto 200 la Talibana reĝimo ordonis la detruon de la statuoj, kiuj konsideriĝis ekster-islamaj, "paganaj" idoloj. Ili estis detruigitaj per raketoj kaj dinamito.

La provinco nove fondiĝis en la jaro 1964. Antaŭe la teritorio apartenis al la provincoj Kabul kaj Parvan.[2]

NuntempoRedakti

 
Habiba Sarabi, provincestrino (2009)

Laŭ la stato de la jaro 2009 la provinco konsideriĝas kompare paca kaj sekura areo. Kiel la aliaj provincoj de la regiono Hazaristan, la lando de la hazaroj, la kultivo de papavo por produkto de opio estas nur tre malmulte disvastigata. La provincestrino de Bamijano, Habiba Sarabi, estas tutafganie la sola virino en tiu ofico. Oni provas ree malfermi la kulturajn kaj pejzaĝajn riĉaĵojn de la regiono al turistoj.[3][4] La Nacia Parko Band-e Amir ekde la jaro 2009 estas la sola oficiala nacia parko de Afganio.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-10.
  2. D. Balland: artikolo pri Bamijan, en: Encyclopædia Iranica, stato de oktobro 2009
  3. Phil Zabriskie: "Hazaroj: la malfavoratoj de Afganio" (angle), artikolo en la ĵurnalo National Geographic, februaro 2008
  4. David Nauer: Kie Afganio estas reva vojaĝocelo" (germane), artikolo en la svisa gazeto Tagesanzeiger