Provinco Paktia
Paktia (paŝtoe/perse پکتیا) estas provinco (velayat) en la sudoriento de Afganio, proksime de la limo al Pakistano. La teritorio havas 550.400 loĝantojn[1] kaj loĝatas precipe de paŝtooj. Al la provinco Paktia origine ankaŭ kalkuliĝis la regiono ĉirkaŭ la urbo Ĥost. El tiu regiono ekestis propra, laŭ la centra urbo nomata Ĥost.
Provinco Paktia پکتیا
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Gardez |
Areo | 6 431 km² |
Loĝantaro | 550 400 (stato de 2007/2008) |
ISO-kodo | AF-PIA |
HistorioRedakti
La regiono Paktia plurfoje havis gravan rolon en historiaj situacioj decidantaj pri la ekzisto aŭ neekzisto de la ŝtato Afganio. Pro eksterordinaraj meritoj de la provincanoj en la bataloj kontraŭ la brita armeo de la 19-a jarcento, kaj post la transpreno de la potenco en Afganio fare de Habibullah Kalakâni, Paktia ricevis privilegian statuson kaj provincanoj ricevis armeajn honorajn titolojn, konsilistajn postenojn, mondonacojn kaj aliajn avantaĝojn kiel nedevo pagi impostojn aŭ plenumi la armean servon. Parte tiuj privilegioj ankoraŭ validas nuntempe.
distriktojRedakti
La provinco konsistas el dek du distriktoj:
- Ahmadzai
- Dand Va Patan (aŭ Dand Wa Patan)
- Gardez
- (aŭ Jani Khel)
- Lazĥa Aĥmad Tĥel (aŭ Lazkha Akhmad Tkhel respektive Lazkha Mangal)
- Sajed Karam (aŭ Sayed Karam)
- Ŝvak (aŭ Shwak)
- Tsamkani
- Zadran
- Zazi
- Zurmat
NotojRedakti
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul