Provinco Kunduz
Kunduz (ankaŭ Kundus aŭ Qhunduz) estas provinco en la nordoriento de Afganio. Provinca ĉefurbo estas la samnoma urbo Kunduz. La teritorio havas 978 000 loĝantojn.[1]
Provinco Kunduz ولایت کندوز
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kunduz |
Areo | 8 039 km² |
Loĝantaro | 978 000 (stato de 2007/2008) |
ISO-kodo | AF-KDZ |
La provinco ĉefe loĝiĝis fine de la 19-a jarcento, dum la regotempo de ĥano Ŝer Ĥan Naŝir. La ĥano tiutempe ankaŭ fondis grandan kotonokompanion, kiu kaŭzis ke la provinco ĝis la sovetunia invado de la lando estis la plej riĉa de Afganio. Ĉirkaŭ la urbo Kunduz nuntempe kultiviĝas kotono, rizo, maizo, tritiko kaj melonoj. Krome laŭ iuj informoj en la provinco ankaŭ kultiviĝas papavo el kiu produktatas opio.
La infrastrukturo de la regiono tre suferis pro la regado de la Talibanoj kaj daŭre suferas pro la enlanda milito, kui ardas de tridek jaroj kaj aparte replifortiĝis post la jaro 2001. Inter la plej urĝe bezonataj taskoj estas konstruado de stratoj kaj de trinkakva provizo. La urbo Kunduz ricevas elektron el Taĝikio. En grandaj partoj de la provinco tamen ne haveblas elektro. La provinco disponas pri flughaveno.
La regiona kotonokompanio - la ekonomia bazo de la provinco - intertempe denove produktas.
Eksteraj ligilojRedakti
NotojRedakti
- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-08.
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul