Malfermi la ĉefan menuon

Vardak, ankaŭ latinliterigita Wardak (paŝtoe/perse وردک, laŭ prononco fakte Ŭardak), estas provinco (velayat) en centra Afganio. La teritorio havas proksimume 581 800 loĝantojn.[1]

Provinco Vardak
وردک

Afghanistan Wardak Province location.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Maidan Ŝahr
Areo 8.938,13 km²
Loĝantaro 581.800 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-WAR
Information icon.svg
vdr

Origine konata ekde la 8-a jarcento sub la persa nomo Maidan, la regiona nomo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj dum forta plisubteno de la paŝtoa lingvo ŝanĝiĝis al Vardak, sed ankaŭ iuj distriktonomoj ŝanĝiĝis - kiel ekzemple perse Markaz-e Behsud al paŝtoe De Beshsud Markaz. La nomo la provinco aludas al paŝtoa tribo hejma en sudorienta kaj centra Azio. Provincestro laŭ la stato de 2010 estas Mohamad Halim Fedai.

DistriktojRedakti

La provinco Vardak disdividiĝas laŭ 8 distriktoj (volusvali):

  • Maidanŝar (aŭ Maidanshar)
  • Ĉaki Vardak (aŭ Chaki Wardak)
  • Daj Mirdad (aŭ Day Mirdad)
  • Hisa-i-Avali Bihsud (aŭ Hisa-l-Awali Bihsud)
  • Ĝalrez (aŭ Jalrez)
  • De Beŝud Markaz (aŭ De Beshsud Markaz/De Beshud Markas)
  • Nirĥ (aŭ Nirkh)
  • Sajd Abad (aŭ Sayd Abad)

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti