Provinco Nangarhar
Nangarhar (paŝtoe/perse ننگرهار), ankaŭ nomata Nangerhar, estas unu el 34 provincoj en Afganio.
Provinco Nangarhar | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 748 m [+] | ||
Ĉefurbo | Ĝalalabado | ||
- koordinatoj | 34° N, 71° O (mapo)34.2570.5Koordinatoj: 34° N, 71° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 7 727 km² (772 700 ha) [+] | ||
Areo | 7 727 km² (772 700 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 735 531 [+] (2021) | ||
Denseco | 224,61 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-NAN | ||
Provinco Nangarhar | |||
Vikimedia Komunejo: Nangarhar Province [+] | |||
La provinco kovras areon de 7.727 km² kaj sume inkluzivas ĉirkaŭ 1,52 milionojn da loĝantoj[1], el kiuj la plej multaj estas paŝtooj. Ĝi situas en la orienta parto de la lando kaj limas al Pakistano.
La provinca ĉefurbo estas Ĝalalabad. Tra Nangarhar kondukiĝas la plej grava konekta ŝoseo de la afgania ĉefurbo Kabulo tra la montpasejo Ĥajber al Pakistano.
Distriktoj
redaktiNangarhar disdividiĝas laŭ 21 distriktoj (volusvali).
- Aĉin (aŭ Achin)
- Bati Kot
- Ĉaparhar (aŭ Chaparhar)
- Dara-I-Nur
- Dih Bala
- Dur Baba
- Goŝta (aŭ Goshta)
- Ĝalalabad (respektive Jalalabad aŭ Dschalalabad)
- Hisarak
- Ĥogiani (aŭ Khogiani)
- Kama
- Kot
- Kuz Kunar
- Lal Pur
- Muhmand Dara
- Nazjan (aŭ Nazyan)
- Paĉir Va Agam (aŭ Pachir Wa Agam)
- Rodat
- Ŝerzad (aŭ Sherzad)
- Ŝinvar (aŭ Shinwar)
- Surĥ Rod (aŭ Surkh Rod)
Notoj
redakti- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-11.
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul