Frua Kuba Esperanto-movado
(Alidirektita el Kubo:Esperanto-movado)
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kubo, Centra Ameriko. Pioniro estis d-ro E. F. Rodriguez. La movado komenciĝis en 1904, la unua gazeto presinta pri Esperanto (en hispana lingvo) estis „Escritura Veloz“, stenografia gazeto. En 1907 en Santiago aperis la unua societo, samjare en tiu ĉi urbo oni instruis Esperanton en superaj lernejoj. En 1909-10 aperis Esperantaj gazetoj Kuba Stelo kaj Cuba Esperantista. En Habano en 1910 estas fondita Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, reorganizita en 1913. En 1914 ia prezidanto estis fama verkisto Mochado, eksambasadoro en Ĉilio. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis en 43 urboj. En 1933 estas UEA-delegito nur en Habano.
I. ŜIRjAEV. |
Eksteraj ligiloj
redakti- Informa retejo de Radio Sancti Spiritus Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Radio Havano Kubo Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine