Kubo en la Somera Olimpiko 1904

sporta delegacio

La kuba teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. La sportistoj atingis 3 orajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.

la skermisto Ramon Fonst hejmenportis 2 orajn medalojn por la kuba teamo kaj plian por miksita teamo
Kubo en la Somera Olimpiko 1904
Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso
Flagtenanto: 
Sportistoj 3 en 2 fakoj
Medaloj
rango: 4
Oro
3
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
3
vdr
la maratonisto Andarín Carvajal

La tri sportisto estis Ramón Fonst kaj Manuel Díaz, kiuj ambaŭ konkuris en skermado, kaj la maratonisto Andarín Carvajal.

Medalistoj *

redakti
Medalo Nomo Sporto Konkurso
  Oro Ramón Fonst skermado Vira spado
  Oro Ramón Fonst skermado Vira rapiro
  Oro Manuel Díaz skermado Vira sabro

* Jen ne kalkuliĝas medaloj atingitaj en teamoj de miksitaj naciecoj


Kromaj medaloj akiritaj nome de Kubo

redakti

Medaloj kiujn nun la Internacia Olimpika Komitato atribuas al Usono, sed ĝis 2021 atribuis al Kubo, ĉar en 1904 multaj usonaj sportistoj listiĝis je aliaj naciecoj, simple por montri simpation al tiuj ŝtatoj (laŭ la haveblaj informoj ne estas indikoj ke la sekvaj du skermistoj havus iujn familiajn radikojn al Kubo):

Medalo Nomo Sporto Konkurso
  Oro Albertson Van Zo Post skermado Vira unubastono
  Arĝento Charles Tatham skermado Vira spado
  Arĝento Albertson Van Zo Post skermado Vira rapiro
  Bronzo Charles Tatham skermado Vira rapiro
  Bronzo Albertson Van Zo Post skermado Vira spado
  Bronzo Albertson Van Zo Post skermado Vira sabro