Kujavia, aŭ en pola Kujawiak, estas Pola popola danco el la regiono Kujavio en centra Pollando.[1] Ĝi estas unu el la kvin naciaj dancoj de Pollando, la aliaj estas la krakova, mazurko, oberek, kaj polonezo.

Kujavia

La muziko estas de triobla tempo[1] kaj tre trankvila. La danco kutime estas de paroj kiuj piediras gracie per kvaron-nota ritmo, per iom falditaj genuoj, kun trankvilaj turnoj kaj ĝentila kapoklinado. Ekzistas ankaŭ Kujawiak dancoj por virinoj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Don Michael Randel. The Harvard Dictionary of Music. Harvard University Press. 2003. p. 449.