Kukinsuloj en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de la  Kukinsuloj en la Olimpikoj ekde la jaro 1988 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis kukinsulaj partoprenantoj. La insularo laŭ la stato de somero 2022 estas la sola el la asociigitaj teritorioj de Nov-Zelando, kiu havas propran olimpikan teamon kaj memstare partoprenas en la olimpikoj - la aliaj asociigitaj teritorioj estas Niuo kaj Tokelao.

La olimpika flago
Flago de la Kukinsuloj

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Kukinsula Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti