Kulosaari (svede Brändö) estas eksa komunumo de Finnlando kaj nuna urboparto de Helsinko. Komunumo Kulosaari estis ligita al Helsinko 1946. Terareo de Kulosaari estas plejparte sur insulo Kulosaari, kiu apartenas tute al la urboparto Kulosaari. En 1943 la komunumo Kulosaari havis 1010 loĝantojn kaj en 2017 la urboparto Kulosaari havis 3841 loĝantojn. Kulosaari estas konata speciale kiel malnova vilaa urboparto, sed ekde 1960-aj jaroj estis konstruitaj ankaŭ apartamentajn konstruaĵoj en Kulosaari. En Kulosaari estas ankaŭ Rantahotelli (strandhotelo), kiu estis konstruita en 1910-aj jaroj.