Kulposento

(Alidirektita el Kulpeco)

Kulpeco, aŭ sento esti kulpa, estas la mezuro de la grado laŭ kiu aganto, kiel persono, povas esti moralejure respondeca pro agado kaj neagado. Kulpeco markas la dividan linion inter morala malbono, kia murdo, pri kiu iu povas sentiĝi jure responsa kaj hazarde okazinta afero, kiel tertremo, pri kiu neniu homo povas vere havi responson aŭ kulpon. La kulposento havas gravajn rezultojn en la fako de la psikologio, ĉefe en tiu lasta okazo, en kiu laŭ kelkaj psikologoj ĉiu havas ian kulposenton aŭ, laŭ aliaj, kulposento estas bazo de multaj malordoj. Kulposento havas gravajn rezultojn ankaŭ en la kampo de la juro, kie plej ofte kune kun pento ĝi havas favorajn rezultojn en profito de la kulpulo.