Kulto de la personeco de Nicolae kaj Elena Ceaușescu
![]() | |
---|---|
Socialisma Respubliko Rumanio | |
Nikolae Ĉaŭŝesku | Elena Ĉaŭŝesku |
RKP | RKP |
![]() |
![]() |
1-a prezidanto de Rumanio
(1974–1989) |
vicĉefministro de Rumanio
(1980–1989) |
Dum 1965–1989, Nicolae Ceaușescu (Nikolae Ĉaŭŝesku) regis socialisman Rumanion. Dum ĉi tiu periodo, ĉefe post vizitado de Nord-Koreio en la 1970-aj jaroj, establiĝis kulto de personeco pri li. Poŝtmarkoj, pentraĵoj de Nicolae kaj lia edzino, muziko en lia honoro, paradoj, afiŝoj de Ĉaŭŝesku kaj eĉ sceptro estis faritaj por la rumana gvidanto.[1]
Historio
redaktiLa unua rakonto pri la kulto de personeco devenas de lia parolado, en kiu li denuncis la invadon de la Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion. Eĉ se estus kulto al Gheorghe Gheorghiu-Dej, Ceaușescu preterpasus lin jarojn poste.[2]
La vera komenco de la personeca kulto tamen okazis post kiam Ceaușescu vizitis Ĉinion kaj Nord-Koreion en 1971. Nicolae miris pri tio, kiel Kim Il-sung kaj Mao Ce-tung estis traktataj, mem-propagandataj kaj adorataj (Kim estis konata kiel "Ĉiela estro" kaj ekzistis mitologia historio de lia naskiĝo, Mao estis konata kiel "Ruĝa Suno").[3][4]
De la fruaj jaroj, infanoj lernis poemojn kaj kantojn, en kiuj oni laŭdas la "rumanan komunistan partion, la estron kaj la socialisman landon".
En 1973, granda volumo nomata Omagiu ("Omaĝo") estis eldonita en lia laŭdo. En la 1980-aj jaroj, ĉiujare volumoj de laŭdo de rumanaj intelektuloj estis eldonitaj, enhavante prozon, poezion kaj kantojn. Ĉi tiuj volumoj estis eldonitaj je la naskiĝtago de Nicolae, kiu estis nacia festo.
En la 1980-aj jaroj Elena Ceaușescu ankaŭ komencis esti adorata.
En la Partio
redaktiDum la kulto de personeco, la Rumana Komunista Partio plene subordiĝis al Ceaușescu, forges(ig)ante ĉiujn internajn problemojn. Iu ajn plendanta estis malpermesita kaj arestita.[2]
Kantoj
redaktiDum la reĝimo, kantoj estis komponitaj honore al Nicolae kaj Elena.
Galerio
redaktiReferencoj
redakti- ↑ "An A to Z of the Personality Cult in Romania". Arkivita el la originalo je 2022-11-03. Alirita 2020-07-22 .
- ↑ 2,0 2,1 The Ceausescu Era
- ↑ Kulto de personeco en Rumanio. Arkivita el la originalo je 2022-11-03. Alirita 2020-07-22 .
- ↑ revolution 1989