Kulturoteko Albert Camus

Kulturoteko Albert Camus estas kulturoteko en Dole en departemento Jura, Francio. Ĝi situas ĉe 26-a Rue du Maréchal Leclerc, Centre Horizons. La kulturoteko prenas sian nomon de la franca verkisto, filozofo kaj nobelpremiito Albert Camus (1913–1960).

Kulturoteko Albert Camus
kulturoteko / biblioteko
Kulturoteko [+]

LandoFrancio
Situo26 Rue du Maréchal Leclerc, komercejo Centre Horizons, urbokvartalo Mesnils-Pasteur, Dole, Jura
- koordinatoj47° 4′ 35″ N, 5° 28′ 12″ O (mapo)47.0764003742055.4700617652148Koordinatoj: 47° 4′ 35″ N, 5° 28′ 12″ O (mapo)

Estiĝo1985

Kulturoteko Albert Camus (Jura)
Kulturoteko Albert Camus (Jura)
DEC

Kulturoteko Albert Camus (Francio)
Kulturoteko Albert Camus (Francio)
DEC
Map
Kulturoteko Albert Camus
vdr

Kulturoteko Albert Camus estas la kulturoteko de la urbokvartalo de Mesnils-Pasteur ekde 1985. Dum la unuaj monatoj asocio zorgis pri ĝi, poste urbo Dole dungis bibliotekiston por vigligi ĝin. Dum la unuaj jaroj ĝi lokiĝis en La Maison du Petit Bois, kaj translokiĝis en 1991 al la komercejo Centre Horizons. De 1988 Roger Badois gvidas la institucion kun helpo de Frédérique Mermoz.

Ekde 2013, la loka esperanto-asocio Jura-Esperanto, ekde 2015 renomita Dole-Esperanto, organizas eventojn en la kulturoteko Albert Camus.

Esperanto-movado redakti

2013 redakti

Post interkonsento inter la kulturoteko kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo aŭtune 2012, Mireille Grosjean prelegis en la kulturoteko la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de la komunumaro Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

Sekve dum junio plenkreskuloj kunvenis en la kulturoteko ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de 18.30 ĝis la 20-a horo, kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis Esperanton al infanoj. La 18-an de junio Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino. Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de Esperanto ekde septembro 2013.

2014 redakti

La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio", ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo, kaj spektado de la filmo "Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.

La 29-an de aŭgusto, la asocio akceptis grupon el Bourg-en-Bresse kun Junĉjo. esperantisto el Sud-Koreio. Ili vizitis ekspozicion, historian kvartalon en Dole, kaj vespere Junĉjo prezentis sian fakon: naturkuracado laŭ aziaj kuracideoj.

La 11-an de oktobro, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto. La pedagogia metodo kreita de li nun haveblas ĉe la kulturoteko Albert-Camus.

2016 redakti

La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en Esperanto de la naskiĝdomo de Pasteur kaj la muzeo en ĝi.

Fontoj redakti