Per ligno

(Alidirektita el Kun ligno)

Col legno (it. per la ligno) estas ludinstrukcio por arĉinstrumentoj, kiu aperis kiel bizara efekto jam en la 17-a jarcento. Unuafoje Tobias Hume postulis la teknikon en unu el siaj verkoj, ankaŭ en „Capriccio Stravagante“ de Carlo Farina ĝi aperas. La Nova muziko tamen ofte uzas ĝin.

La kordoj ne estas arĉitaj per la haroj de la arĉo, sed per ties ligna stango aŭ malforte batataj (it.: col legno battuto, la origina col legno) aŭ arĉitaj (col legno tratto). – Precipe en granda simfoniorkestro ĉi tiu perkuta efekto atingas bonan rezulton (ekz. Gustav Mahler: 2-a simfonio, 1-a movimento, takto 304 kaj sekvantaj). Multaj ludantoj tamen rifuzas la realigon de ĉi tiu arĉouzon aŭ akiras por ĉi tiu celo duan arĉon, ĉar je ĉi tiu tekniko la ligno aŭ la verniso de la arĉostango povas esti damaĝita.

La ludinstrukcio arcoord. (ordinare) nuligas la instrukcion per ligno.