Kunan-Poŝpora Okazo

Kunan-Poŝpora Okazo estas akuzo atribuita al barata armeo laŭ kiu grupo de armeanoj kune seksperfortis virinojn de vilaĝoj Kunan kaj Poŝpora en Ĝamuo kaj Kaŝmiro en 1991. La plej juna viktimo estis nur 14-jaraĝa. Dudek-tri virinoj plendis pro seksperforto en la polica unua informa raporto (angle: first information report). Kvardek virinoj vokis la Ĝamuan kaj Kaŝmiran Homan Rajtan Komisionon en 2007 por atingi justicon. Armeo kaj registaro neas kulpigon, sed la unua registara oficiro, S N Yasin, kiu vizitis la du vilaĝojn post la okazo, notas en sia raporto ke la "armeanoj agis kiel bestoj."[1]

Okazo redakti

En februaro de 1991, nokte armeanoj de 4 Rajputana Rifloj de 68-a brigado de barata armeo eniris vilaĝojn de Kunan kaj Poŝpora. Tie ili kaptis la virojn de du vilaĝoj en du domoj de Kunan kaj seksperfortis tieajn virinojn. La plej maljuna akuzanto estas 70-jaraĝa, kaj la plej maljuna virino estas nur 14-jaraĝa. Vilaĝanojn oni ne permesis eliris el vilaĝoj dum kelkaj tagoj post la okazo. Tial la unuan informan raporton la vilaĝanoj notis post du semajnoj en 8-a de marto.[1]

Esploro redakti

Tiama deputita komisiisto S M Yasin estis la unua registara oficisto, kiu vizitis la vilaĝojn. Li skribis al tiama divizia komisiisto de Kaŝmiro Vajahat Habibbulah (vaĝahat habibula) ke li estis hontanta noti tiun ĉi kruelaĵon per nigraj literoj. Habibbulah ne respondis dum pli ol unu semajno. Poste Habibbulah vizitis la vilaĝojn kaj verkis konfidencan raporton, kie li skribis ke la akuzo de seksperforto aspektas duba kaj troiga. La ministerio pri defendo kondukis la prezidenton de gazetara konsilantaro, B G Verghese, esplori. Verghese estis la prezidento de la esplora teamo. Li diris ke la akuzo de seksperforto estas granda falsa averto kreita de teroristaj grupoj kaj iliaj subtenantoj en kaj ekster Kaŝmiro.[1]

Afekcio redakti

Eduko redakti

La okazo influis la vilaĝanojn malbone. Laŭ speciala raporto publikigita de The Indian Express en 21-a de julio 2012, la viktimojn kaj iliajn familianojn oni kondamnas. Nur du studentoj studis je universitato post la okazo. Multaj studentoj decidas nestudi post oka klaso anstataŭ toleri mokojn kaj insultojn de vilaĝanoj de najbaraj vilaĝoj de Kupvara kaj Tregham. La sola publika lernejo en la vilaĝo instruas ĝis oka klaso.[1]

Edzigo de gefiloj redakti

Familioj netuŝitaj de la okazo en la vilaĝoj malpermesas ĉian kontakon al familioj de viktimoj. Gepatroj ploras ke estas malfacile geedzigi gefilojn. Almenaŭ unu familio konfesis edzigi sian 16-jaraĝan filinon al 50-jaraĝa divorcita patro de tri filoj pro nevolo de vilaĝaj viroj edziĝi al la filino kaj malfacilego trovi edzon ekster vilaĝoj.[1]

Ĉirkaŭaĵo de timo redakti

La vilaĝanoj fondis Kunanpoŝporan Kunordigan Komitaton (KKK) en 2007 por atingi justecon por la viktimoj. La KKK estro estas 70-jaraĝa Ghulam Ahmad Dar. Li diris al The Indian Express en julio 2013 ke policanoj kaj oficiroj de Inteligenteca Bureau (barata sekreta informcentro) sekvas se iu ĵurnalisto aŭ persono parencanta al homa rajta grupo vizitus iliajn vilaĝojn. La gazeto raportis ke la vilaĝanoj loĝas en ĉiama timo pro policanoj kaj oficiroj de IB, kiuj ofte vizitas vestante civilajn vestojn.[1]

Informfontoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Bashaarat Masood. "The Silence of a Night", 2013-07-21, paĝoj 10,11. (angle)