Kolaĝo

arta tekniko
(Alidirektita el Kungluaĵo)

Kolaĝokungluaĵo estas artaĵo ricevita per kombino de ŝiritaj, rompitaj aŭ eltranĉitaj pecoj el diversaj materialoj (papero, ŝtofo, lado, ktp.), kun diversaj formoj kaj koloroj, libere aranĝitaj kaj algluitaj, aŭ alimaniere alfiksitaj, sur iu bazo.

Tiu tekniko iĝis populara sekvante la verkojn de la kubistoj, precipe Georges Braque kaj Pablo Picasso. La tekniko ankaŭ estis ofte uzita fare de la dadaistoj kaj similaj artistoj (Max Ernst kaj Kurt Schwitters).


Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti