Kunikla piedo
La kunikla piedo aŭ lepora piedo estas rigardata - por multaj homoj - kiel amuleto, kiu alportas bonŝancon por la kunportanto. Tiu aŭ simila - bestoligita - superstiĉo verŝajne ekzistis jam en la kelta epoko de Britio, sed ĝi disvastiĝis en la 19-a jarcento, ĉefe en Eŭropo, Ameriko, Ĉinio. Ekde la 1980-aj jaroj, aperis la artefarita kunikla piedo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Rabbitsfoot.jpg/220px-Rabbitsfoot.jpg)
Por la konvena kunikla piedo, oni antaŭskribis kondiĉojn, tiel mortigan lokon, tagon, aspekton de mortiga persono, plenlunon ktp.. Oni preferis kuniklan piedon el la maldekstra, posta kruro.