Kunordigo de Kuracistoj de Damasko

La grupiĝo Kunordigo de Kuracistoj de Damasko (arabe تنسيق أطباء دمشق, foje nomataj la Damaskaj Kuracistoj) estas reto de sanlaboristoj kiuj sekrete disponigas medicinan asistadon al vunditaj civiluloj en la siria enlanda milito. La grupo traktas pacientojn fortranĉitaj de regula medicina prizorgo per la daŭranta perforto, same kiel vunditajn manifestacianojn kiuj estus en risko dum regulaj sekurecaj kontroloj en lokaj hospitaloj. Laŭ Amnestio Internacia, se trovite en siriaj hospitaloj, vunditaj manifestacianoj alfrontas areston kaj torturon, kaj en kelkaj kazoj medicina personaro eĉ partoprenis en torturado de pacientoj. En aliaj kazoj, vunditaj opoziciuloj estis perforte forigitaj de medicina ekipaĵo, inkluzive de spirhelpiloj. En la somero de 2011, la medicina kunordigo konstruis sekretan batalhospitalon por trakti la kreskantan nombron da vunditoj.

Kunordigo de Kuracistoj de Damasko
تنسيق أطباء دمشق
Sidejo Damasko kaj aliaj urboj de Sirio
Tipo homrajta organizaĵo
Lingvoj

araba

vdr

Unu el la fondintoj de la organizo, d-ro Ibrahim Othman (ابراهيم عثمان), fariĝis unu el la plej serĉataj viroj de la siria registaro pro sia laboro kun la grupo. La 11-an de decembro 2011, opoziciaj fortoj sciigis ke li estis mortigita fare de siriaj sekurecaj taĉmentoj provante fuĝi al Turkio.

En 2011, la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis la grupiĝon per la premion Homo Homini, aljuĝata al homoj kaj organizaĵoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero, rekonante "la elstaran kuraĝon kaj fortostreĉon, kiujn la sanlaboristoj montras en riskado de siaj propraj vivoj por helpi civilulojn kiuj suferas kiel rezulto de la brutala subpremo de la nuna siria registaro".