La kurda kuirarto konsistas el vasta vario de manĝaĵoj preparitaj de la kurda popolo. Ekzistas kulturaj similecoj inter la kurdoj kaj iliaj tujaj najbaroj de Irano, Turkio, Irako, Sirio kaj Armenio. Kelkaj pladoj, kiel la birjano, estas kundividitaj kun la Barata subkontinento. Kurda kuirarto estas tipa de okcidentazia kuirarto.   Ampleksa vario el fruktoj kaj legomoj estas inkluzivita en la kurda dieto. Ŝafidaĵo kaj kokidaĵo estas la ĉefaj viandoj. Matenmanĝo estas kutime plata pano, fromaĝo, mielo, jogurto el ŝafina lakto aŭ bovina lakto, kaj glaso da nigra teo. Por tagmanĝo, ŝafidaĵo kaj legomoj estas kuiritaj en maldolĉa tomata saŭco por ellabori kuiraĵon, kiu kutime serviĝas kun rizo kaj la saletaj pladoj kutime serviĝas kun rizo aŭ plata pano. En Kurdio la klimato kaj grundo estas taŭgaj por kultivi vinberojn, granatojn, figojn kaj nuksojn. Kurda mielo havas mildan klaran guston kaj ofte estas vendita kun mielĉelaro. Kurdistano ankaŭ produktas laktaĵojn de ŝafinaj kaj bovinaj devenoj. La kurdoj faras multajn specojn de kofto kaj kibeo, ravioloj farĉitaj per per viando.

Tradiciaj kurdaj pladoj