Kibeo (konataj en aliaj lingvoj kiel kibbeh, kipe, kebbe, kibi, kipi, kepi, kibba, kiwi, kubba, quibbe, en la araba كبه), konata kiel içli köfte en turka lingvo, estas manĝaĵo tre populara en tuta Mezoriento kaj parto de Kaŭkazio samkiel en Armenio. Oni konsideras ĝintradicie la nacia plado de Libano. La plej baza formo de kibeo konsistas el ŝafidaĵo (haketita) kun bulguro kaj spicoj. Ĝia norma vorto araba estas kubba, kvankam ĝia prononco varias laŭ la regionoj; la vorto kibbe rilatas al la libana prononco.

Kibeo

Ĝia ellaborado konsistas el speco de knelo el bulguro manfarita kiu estas farĉita kaj poste fritita en abunda oleo ĝis kreiĝo de malmola eksteraĵo. Ĝia grando, formo kaj ingrediencoj dependas de la tradicio de la malsamaj lokaj receptoj pro tio ekzistas pluraj kibeoj laŭregione. Ekzistas variantoj eĉ pri la ingrediencoj uzataj por la eksteraĵo, ekz. kubbat Halab estas iraka kibeo el rizo.

Kiam la kibeo estas kruda tre similas al la tatara viandaĵo. Tiu ĉi plado estas konsiderata delico en Sirio, Libano kaj Palestino, kaj estas ĝenerale akompanata de arako.