Kuriera malfermo de damo

La Kuriera malfermo de damo (ECO D02) ankaŭ konata kiel la Londona Sistemo estas proksime ligita al la Sistemo Colle. Ĝi efektive konsistas el forigado de la blanka kuriero de malhelaj ĉeloj antaŭ ol ludi e3, sed ĉi tiu fakto tute modifas la strategiajn ideojn, ĉar necesas ludi h3 por kaŝi la kurieron sur h2 kiam ĝi estas atakita kaj ne necesas apliki la planon antaŭenigi la reĝan peonon. Krome la kuriero jam atakas la daman flankon. Alie blanko devas starigi siajn pecojn kiel en la Sistemo Colle: d4, Ĉf3, e3, Kd3, 0-0, Ĉbd2 preskaŭ sendepende de tio, kion nigro ludas. Anstataŭ c3 kaj ĉar la dama flanko estas atakota eble rekta c4 estas pli bona kune kun b4 kaj c5, kvankam oni devas trovi la plej bonajn kondiĉojn por fari tion.

Kuriera malfermo de damo
pozicio
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
ECO D02
Tipo Fermita malfermo
vdr

Ĉefa linio redakti

1.d4 d5
2.Ĉf3 Ĉf6
3.Kf4

Vidu ankaŭ redakti