Kuroniai estas la naskiĝloko de Aleksandro Dambrauskas, sed tiu loko ekzistas nur en Esperantio. Mencias ĝin Enciklopedio de Esperanto (EdE).

Litovaj biografioj de Dambrauskas indikas kiel naskiĝlokon "Kuronyse" en distrikto Kėdainių (ĉefloko Kėdainiai), norde de Kaunas. Sed la vorto "Kuronyse" troveblas en Interreto nur en artikoloj pri Dambrauskas. Retejo www.lietuva.lt Arkivigite je 2005-09-01 per la retarkivo Wayback Machine mencias, ke "Kuronys" situas en subdistrikto Šėta de distrikto Kėdainiai.

La libro "Esperanto en Litovio" mencias (same sub Dambrauskas), ke Kuroniai situas en distrikto Kėdainiai. En tiu distrikto troviĝas vilaĝo nomata Kunioniai (23,83° E, 55,21° N).

Alia eblo de tajperaro en EdE estas vilaĝo Kuriniai ("o" kaj "i" apudas en multaj tajpiloj). Kuriniai situas en orienta Litovio, en nuna natura parko Aukštaitija (25,94° E, 55,30° N).

Pri la naskiĝo de Homero disputis sep urboj. Kiom pri la naskiĝo de Dambrauskas?