Kurt Heintel

aŭstra aktoro

Kurt Heintel (naskiĝis la 24-an de novembro 1924 en Vieno; mortinta la 10-an de decembro 2002 samurbe) estis aŭstra teatra kaj filma aktoro.

Antaŭ ol li decidiĝis por aktorado, li vizitis la artakademion kaj laboris kiel desegnisto kaj ilustristo por diversaj gazetoj. Post lernado en la aktoredukejo en Berlino ĉe Gustaf Gründgens li unuafoje aktoris en la landa teatro je Salcburgo sub Egon Hilbert. Tie lin malkovris Rudolf Steinboeck je enscenigo de Kuckucksei de Bernhard Slavicek kaj venigis lin en 1949 al la Teatro en la Jozefurbo. Tie li estis dum jardekoj per sia impona prezentado kaj neimitebla stilo kerno de la ensemblo.

En la salcburga Jedermann Heintel estis la „Mammon“ sub Ernst Haeusserman, la „Gute Gesell“ sub Leopold Lindtberg kaj la „Tod“ sub Gottfried Reinhardt, en Bregenz li aktoris en Nathan der Weise de Lessing kaj en Der Schwierige de Hofmannsthal. Krom tio li kunaktoris en 20 kinofilmoj kaj multaj televidproduktaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti