Kurteno de la Jerusalema Templo

Temas pri la Kurteno de la Jerusalema Templo estas tiu ordinita kaj priskribita en la Eliro 26, 30-37: “30 Starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 31 Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur ĝi. 32 Kaj pendigu ĝin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj arĝentajn bazojn. 33 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo. 34 Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo. 35 Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto. 36 Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; 37 kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.”

Tiu enorma kaj tre arte ellaborita kurteno efektive hormanis la indikatan postenon de la Salomano Templo, detruita de babilona armeo kaj de la dua – heroda – Templo. Kutime tiu kurteno estis hebree dirita “Parokhet”.

La vualoj-kurtenoj en la Templo vere estis du, unu staris antaŭ la Altaro de la Incenso, kien la sacerdotoj aliradis ĉiutage; la alia dividis la zonon rezervitan al la sacerdotoj el tiu de la Sankta de la Santaĵoj, en kiun povis eniri nur la Supera Sacerdoto unufojon jare en la Tago de la Espiazioneààà. Estis tiu lasta la kurteno kiu rompiĝis. Kaj la sacerdotoj de la korto de la incenso ĝin trovis dividita en du, de la alto al la malalto. Sed la surprizo staras en la fakto ke temis pri drapo enorma. Alta kvazaŭ 20 metrojn kaj dika 10 centimetrojn. Diras historiisto Jozefo Flavio ke eĉ ne forto de du ĉevaloj, unu dekstre kaj la alia maldekstre, sukcesus ĝin disŝiri.

La templa kurteno kaj la EvangeliojRedakti

Marko 15, 38: “Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre”. Luko 23, 45: “kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo”. Mateo 27, 51: “kaj jen, la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du de alto al malalto”.

Ĉu vere okazis tiu rompo?Redakti

Ĉar la evento estas registrita de la tri sinoktikoj, kvankam kune kun elementoj eble nur kapablaj montri la enormecon de la morto sur kruco de la Difilo, bibliistoj ĝenerale inklinas por la historieco de la rakontaĵo. Tamen ne mankas malsame opiniantoj.

BibliografioRedakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Il Timone n. 129 p. 20.

Vidu ankaŭRedakti