Kurvimetro
instrumento por mezuri la longon de vojoj sur mapoj
La kurvimetro[1] estas instrumento por mezuri la longon de vojoj sur mapoj.
Priskribo
redaktiPlej simpla kurvimetro konsistas el rado de konata perimetro sur akso kaj tenilo. Oni movas la kurvimetron sur la mapo laŭ la mezurata vojo. Tio turnas la radon. La distanco de la vojo estas do
- Distanco = mapa skalo × nombro de turnoj × perimetro de rado.
Pli komplikaj mekanikaj kurvimetroj rekte kalkulas kaj montras la distancon, en kilometroj, mejloj ktp., per dentradoj kaj nadlo.
Hodiaŭ ekzistas ankaŭ elektronikaj kurvimetroj.
Bildaro
redakti-
Germana mekanika kurvimetro
-
Mekanika kurvimetro, kiu simple montras la longon de kurbo sur la mapo per centimetroj
-
Mekanika kurvimetro kun longa tenilo
-
Mekanika kurvimetro kun dek interŝanĝeblaj skaloj, el la kolekto de la Muzeo de la Historio de Scienco de la Urbo Ĝenevo, en Ĝenevo, Svislando
-
Elektronika kurvimetro
Historio
redaktiFruan version de la kurvimetro inventis la angla inĝeniero Edward Russell Morris en 1873. Li vendis la kurvimetron sub la inventita nomo Wealemefna.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Riches, David M. Map measurers: chartometers and curvimeters (angle). Mathematical instruments: a private collection.
- Jools. Map measurers (angle). Three Points of the Compass.
- Jools (2020-05-10). Map measurer of the month — Morris’s Patent Wealemefna (angle). Three Points of the Compass.