Kvalitsensilo mezuras la kvalitojn de materio, kiel koncentrato de difinitaj jonoj, koncentrato de difinitaj molekuloj, denso, kondukteco ktp.

pH-mezurado redakti

Tre grava mezurado en multaj fluidaj kemiaj procesoj estas tiu de pH: la mezurado de koncentrato de hidrogenaj jonoj en fluida solvaĵo. Solvaĵo kun malalta pH-valoro estas nomita acida kaj solvaĵo de alta pH-valoro estas nomita baza. La ofte uzata pH-skalo komencas de 0 (forta acida) ĝis 14 (forta baza), meze de skalo estas 7 reprezentita pura akvo.

 

pH estas difinita jene: la litero p signifas la negativa logaritmo (surbaze dek) kaj la litero H estas la elemento hidrogeno, do, la pH estas la logaritma mezurado de la kvanto de hidrogenaj jonoj (en Mol) po litro de solvaĵo. Cetere, la p estas ankaŭ uzata por ceteraj mezuradoj kiuj bezonas logaritma skalo kiel, pCO2 kaj pO2 ktp.

La logaritma pH skalo laboras tiamaniere: solvaĵo kun 10−12 Mol da hidrogenaj jonoj havas pH-on de 12; solvaĵo kun 10−3 da hidrogenaj jonoj havas pH-on 3 ktp.

Estas eble mezuri la pH-on uzi ŝanĝo de koloro de difinitaj kemiaj pulvoroj (ekz. lakmusa talono), sed kontinua mezurado kaj kontrolado bezonas aliajn metodojn. La plej ofte uzata metodo estas aplikado de speciala preparita elektrodo kiu tralasas hidrogenajn jonojn en la solvaĵo tra selektiva bariero dum produkti mezureblan potencialan diferencon en proporcio kun la pH de la solvaĵo.