Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo
La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo (angle The Queer Insurrection and Liberation Army – TQILA) estis anarkiisma armita grupo kaj subunuo de la Internacia Libereca Bataliono (ILB) formita la 24-an de julio 2017 de GLAT-membroj de ILB.[1] Ĝia formado estis anoncita en la urbo Ar-Raka kune kun deklaro klariganta la celojn de ĝia formado; la persekutado de GLAT-homoj de IŜIL estis emfazata kiel signifa instigo por la kreado de la grupo. TQILA raportite estas la unua GLAT-unuo se temas pri batali kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio kaj ŝajne la unua GLAT-milico en la Proksima Oriento.[2]
Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo | |
---|---|
The Queer Insurrection and Liberation Army | |
Jaroj | 24-a de julio 2017 ĝis 24-a de septembro 2018 |
Lando | Roĵavo |
Parto de | Internacia Libereca Bataliono |
Tipo | Anarki-GLAT-Milico Anarki-feminismo kaj Socialisma Milico |
Rolo | Batalo kontraŭ Islama Ŝtato kaj ĝia sistemo de persekutado kontraŭ GLAT-komunumo |
Kromnomo | TQILA |
Koloroj | Nigro Roza |
Bataloj | Siria enlanda milito |
Komandestro | Neniu (Armeo sen hierarkio) |
La grupo anoncis sian malfondon je la 24-a de septembro 2018.[3]
Historio
redaktiFoto de la fondiĝo, kiu disvastiĝis virusece tra la interreto, montris batalantojn pozantaj apud standardo kun la frazo "These faggots kill fascists" (Ĉi tiuj gejaĉoj mortigas faŝistojn) kaj du flagoj – la flago de la grupo kaj GLAT-flago.
Malgraŭ esti parto de ILB kelkaj novaĵoj estis erare raportitaj, ke TQILA estis oficiala unuo de la Siriaj Demokratiaj Fortoj, kiuj kaŭzis konfuzon. Responde, Mustafa Bali, amaskomunikila direktoro de SDF, neis ĉi tiujn asertojn. Li deklaris, ke ekzistas neniu GLAT-brigado ene de la koalicio. Tamen li ne neis la ekziston de GLAT-brigado ene de la Internacia Libereca Bataliono.[4]
Simboloj
redakti-
Flago de TQILA
-
TQILA Blazono
Politika mapo
redaktiAliancanoj | Kontraŭuloj |
---|---|
Siriaj Demokrataj Fortoj | Islama Ŝtato |
RUIIS | |
MKP | |
MLKP | |
TKEP/L | |
THKP-C/MLSPB | |
BÖG | |
Kurdistana Laborista Partio | |
HPG | |
YJA STAR |