Kwangmyŏngsŏng-3

(Alidirektita el Kwangmyeongseong-3)

Kwangmyŏngsŏng-3 (Koree: 광명성 3호 = 光明星 3號, signifante Brila Stelo-3[1]Gvida Stelo-3[2]) estis Nord-Korea artefarita satelito intencita por terobservado, laŭanonce por vetera prognozado,[3] lanĉita la 13-an de aprilo, 2012 je 7:39 atm KST per raketo Unha-3 de satelita lanĉejo Sohae. La raketo ŝajne eksplodis proksimume 90 sekundojn postlanĉe, proksime de la finiĝo de la unua raketero.[4] Oni planis la lanĉon por marki la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Kim Il-sung, la unua ĉefministro kaj "Eterna Prezidanto" de la Nord-Korea ŝtato.[5]

Nord-Koreia raketo Unha-3 ĉe la lanĉejo

Citaĵoj redakti

  1. N. Korean missiles unnerve 2009-02-26, eld. The Washington Times alirdato=2012-04-14
  2. N. Korea announces Chairman Kim Jong-il personally oversaw satellite launch, eld. The Hankyoreh, 2009-04-07 alirdato=2012-04-14
  3. World leaders vow to confront nuclear threat, eld. aljazeera.com (2012.03.27), alirdato=2012.03.27
  4. North Korean Launch Fails, eld. Wall Street Journal, 2012-04-12, alirdato=2012-04-12
  5. North Korea Says It Will Launch Satellite Into Orbit, Choe Sang-hun, eld. Nytimes.com, 2012-03-16, alirdato=2012.03.16