La Kyrialo (legu: Kirialo) estas libro entenanta ordinariumajn liturgiajn erojn, (nome: Kyrie, Sanctus, Agnus Dei, Gloria, Kredo) eventuale ĥore kanteblajn. Temas pri melodioj kiuj, naskiĝintaj el gregoriaj tropoj, entute variis de 1 al 18 kaj estis kolektitaj en la Antifonaroj kaj en la gradualoj, fine en la meslibroj. Kutime Ili estas ankoraŭ ĉantataj latinlingve en nombraj abatejo kaj katedraloj.

Sanctus de la 11-a (XI) Meso – Muzika kodekso 381 de la biblioteko de Sankt-Galo.

“Kirialo” ricevas sian nomon el la unua el siaj ĉanteblaj eroj de la meso, nome Kirie eleison (Sinjoro, kompatu nin).[1]

Libro Graduale de la 11-a jarcento: introibo Ressurrexi kaj graduala Haec dies de la dimanĉo de Pasko en sinsekva dulinia pozicio.

La kvin eroj ĉanteblaj de la meso redakti

La samaj kvin ĉantoj, melodie malsamaj, en la diversaj Mesoj redakti

Ekzistas diversaj mesoj do, ankaŭ doversaj Kirialoj. Ekzemple: Missa de Angelis, Meso de la anĝeloj, Kyrie VIII.

  • Meso I (Lux et origo: Lumo kaj fonto), en Paskaj Tempoj
  • Meso II (Kyrie fons bonitatis: Kyrie fonto de boneco)
  • Meso III (Kyrie Deus sempiterne: Kyrie eterna Dio)
  • Meso IV (Cunctipotens genitor Deus: ĉiopova patro Dio), por la festoj de Apostoloj
  • Meso V (Kyrie magnæ Deus potentiæ: kyrie granda dia potenco)
  • Meso VI (Kyrie rex genitor: Kyrie reĝo generanto )
  • Meso VIII (De angelis: pri anĝeloj)
  • Meso IX (Cum iubilo: kun ĝojo), en festoj de la sankta Virgulino
  • Meso X (Alma Patro: ho amla Patro), en festoj kaj memorigoj pri la Sankta Virgulino
  • Meso XI (Orbis factor: kreinto de la mondo), en ordinariumaj domanĉoj
  • Meso XII (Pater cuncta: unoversa Patro)
  • Meso XIII (Stelliferi conditor orbis: kreibto de la stelumita mondo)
  • Meso XIV (Iesu redemptor: Jesuo elaĉetinto)
  • Meso XV (Dominator Deus: Sinjoro Dio)
  • Meso XVI (En la dumjaraj labortagoj
  • Meso XVII (En la dimanĉoj de Advento kaj Karesmo)
  • Meso XVIII (En labortagoj de Advento kaj Karesmo)

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. En la origina antikva greka “Κύριε ἐλέησον”.