Kyyvesi ("vipurakvo") estas lago en Finnlando en Kangasniemi, Pieksämäki kaj Mikkeli. Ĝia areo estas proksimume 130 kvadratkilometroj kaj supermara alteco proksimume 100 m. Ĝi havas multe longajn sed mallarĝajn kabojn kaj golfojn. Ĝi havas ankaŭ eĉ preskaŭ 1400 insulojn. Ĝia akvo estas malhela. Kyyvesi elfluas laŭ Läsäkoski. Kyyvesi estas la dua plej granda lago en Kangasniemi. La nura boata haveno de Kyyvesi estas en eksa komunuma centro de Haukivuori.