L'Aiglon estas teatraĵo en ses aktoj de Edmond Rostand bazita sur la vivo de Napoleono la 2-a, kiu estis la filo de la imperiestro Napoleono la 1-a kaj de lia dua edzino, la imperiestrino Maria Luiza. La titolo de la teatraĵo venas el kromnomo por Napoleono la 2-a, nome franclingva vorto por "aglido" (juna aglo).

Sarah Bernhardt kiel L'Aiglon.
Maude Adams kiel Napoleono la 2-a.

La titolrolo estis kreita de Sarah Bernhardt en la premiero de la teatraĵo la 15an de Marto 1900 ĉe la Teatro Sarah Bernhardt. En Oktobro samjare, la teatraĵo (en anglalingva traduko de Louis N. Parker) premieris en la novjorka Teatro Knickerbocker, kun Maude Adams en la titolrolo.

Ties unuaj prezentoj okazis en Londono ĉe la Her Majesty's Theatre en 1901, kun Bernhardt denove ludante la ĉefan rolon. Rostand estis verkinta L'Aiglon specife por Bernhardt, kaj ĝi iĝis unu el ŝiaj majstroverkaj roloj.

Arthur Honegger kaj Jacques Ibert komponis operon en kvin aktoj, ankaŭ kun la titolo L'Aiglon, por libreto de Henri Cain, bazita sur la teatraĵo de Rostand. Ĝi estis premierita ĉe la Operejo de Montekarlo en 1937.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti