Láchar [LAĉar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la okcidenta parto de la komarko Vega de Granada. Limas kun la municipoj Fuente Vaqueros, Cijuela kaj Pinos Puente. Aliaj proksimaj lokoj estas Romilla, Chauchina kaj Valderrubio. Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Genil, proksime al la elfluejo de la rivero Cubillas.

Láchar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18327
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 755  (2023) [+]
Loĝdenso 286 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 12′ N, 3° 50′ U (mapo)37.195-3.8338888888889Koordinatoj: 37° 12′ N, 3° 50′ U (mapo) [+]
Alto 568 m [+]
Areo 13,12 km² (1 312 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Láchar (Provinco Granado)
Láchar (Provinco Granado)
DEC
Láchar
Láchar
Situo de Láchar
Láchar (Hispanio)
Láchar (Hispanio)
DEC
Láchar
Láchar
Situo de Láchar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Láchar [+]
vdr
Situo de Láchar en la provinco de Granada.

La municipo laĉara estas unu de la 34 entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado, kaj enhavas la kernojn Láchar — municipa ĉefurbo —, kaj Peñuelas.

Lokanoj komence de la 20a jarcento.

Estis setlejoj en la areo jam en la Neolitiko. Poste de antaŭromiaj popoloj turduloj, fenicoj, kartaganoj kaj romianoj. Estis turo en la epoko de la Nazaria Granada Reĝlando. Por la konkero de la urbo Granado la kristanos rabadis la areon por eviti nutroliveradon al la sieĝita ĉefurbo. Dum loĝado de duko en la vilaĝo en la komenco de la 20a jarcento multaj gravuloj kaj hispanaj kaj britaj vizitis la lokon, inter kiuj Alfonso la 13-a, Princo Arthur, Duko de Connaught kaj Strathearn, Arthur Conan Doyle, pentristo Joaquín Sorolla, dukoj de Alba kaj Medinaceli, ktp.