László Csapody
László Csapody [lAslO ĉapodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapody László estis hungara jezuita monaĥo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szalalövői, lia familia nomvarianto estis Csapodi. Lia frato estis Lajos Csapody.
László Csapody | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1724 en Pöttelsdorf |
Morto | 9-an de oktobro 1791 (67-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Lajos Csapody |
Okupo | |
Okupo | poeto |
László Csapody [1] naskiĝis la 27-an de junio 1724 en Hungara reĝlando en Petőfalva (nuntempa vilaĝparto en Pečeňady en Slovakio). Li mortis en 1791 en Sopron.
Biografio redakti
László Csapody lernis teologion en Trencsén, kie li aliĝis al la jezuitoj en 1740. Post siaj studoj li instruis komence en Győr, poste en Vieno li instruis la hungaran lingvon, fine en Buda li instruis teologion. post jaroj li estis predikisto laŭvice en Buda, Győr, Sopron. En 1773 la ordeno estis malpermesita, tial li plene retiriĝis en Sopron.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Theresias (1750) - poemo
- Laudatio funebris excell. d. com. Joannis Pálffy ab Erdőd, regni Hungariae palatini (1751)
- Historia Theumaturgae Virginis Claudiopolitanae (1753)