László Dunai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dunai László estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

László Dunai [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1958 en Medgyesegyháza.

Biografio redakti

László Dunai akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1983. Post siaj studoj li restis en la sama loko havanta stipendion, ekde 1989 li esploris en la universitato. En 1986 li akiris ankaŭ matematikan-inĝenieran diplomon, en la sekva jaro li akiris doktoran gradon. En la studjaro 1989 li vivis en Usono, en la studjaro 1992 en Japanio helpe de stipendioj. En 1995 li kandidatiĝis (CSc), en la sekva jaro li ekhavis sciencan gradon Ph.D, li iĝis docento. En 1999 li estis nomumita vickatedrestro, vicdekano en 2007. En 2002 lia habilitiĝo okazis en la menciita universitato. En 2008 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝas precipe pri ŝtalaj pontoj. Li ricevis premiojn inter 2000-2009; lia projekto ricevis premion en 1992.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Fracture mechanics based fatigue analysis of steel bridge decks by two-level cracked models (2002)
  • Stability behaviour and design of nonconventional cold-formed steel structures - research review (2011)
  • Girders with trapezoidally corrugated webs subjected by combination of bending, shear and path loading (2015)

Fontoj redakti