László Lóránt Keresztes
László Lóránt Keresztes [lAslO keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes László Lóránt estas hungara politikisto, ekonomo.
László Lóránt Keresztes | |
---|---|
László Lóránt Keresztes | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1975 (48-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto |
László Lóránt Keresztes[1] naskiĝis la 22-an de junio 1975 en Kaposvár.
Biografio redakti
László Lóránt Keresztes doktoriĝis pri ekonomia geografio en Universitato de Pécs en 2008. En la sekva jaro li helpis politikan agadon de Alia Politiko Eblas. Ekde 2010 li estris la partion en Baranya, post 3 jaroj li akiris plurajn funkciojn en centro de la partio. En 2018 li estis elektita parlamenta deputito. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Lia disertaĵo [1] redakti
- "A személyközlekedés, mint a munkaerőpiaci (területi) alkalmazkodás eszköze Baranya megyében" (2008)