Lázaro Ochoa

kuba esperantisto, vikipediisto kaj dizajnisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lázaro Eriosvel OCHOA YZQUIERDO (naskiĝis la  19-an de novembro 1995(nun 1995-11-19) en Havano) estas kuba esperantisto, vikipediisto kaj dizajnisto. Li esperantiĝis en 2016, eksa komitatano A de TEJO, eksa estrarano de Kuba Esperantista Junulara Organizo (prezidanto 2017-2020) kaj ekskomitatano de Kuba Esperanto-Asocio. Lázaro estis parto de la LKK dum la 9-an TAKE en Havano 2018, ankaŭ parto de la ĉeforganizantoj de la 4-a JuSKA (Granmo 2018) kaj 5-a JuSKA (Sancti Spiritus 2019). Dum 2019 li kreis la virtualan renkontiĝon "Ekstertera Kontakto", dum 2018 ĉefredaktis la revuon Por Vi, ankaŭ verkis rakontojn por la retpaĝo kejo.tejo.org kaj dizajnis diversajn afiŝojn kaj dizajnaĵojn por la kuba E-movado.[1]

Lázaro Ochoa
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1995 (1995-11-19) (28-jaraĝa)
vdr

Lázaro estas membro de HYPIA, The International Association of Hyperpolyglots, kiu estas internacia organizo de poliglotuloj. Li nuntempe agadas kiel ĉefredaktoro kaj tradukisto de Spuroj, esperanto-blogo pri interlingvistiko, homaranismo kaj etnaj studoj.

Lia Alma Mater estas la Havana Universitato ĉe la Supera Instituto de Industria Dizajno li ankaŭ studis ĉe la Teologia Pentekosta Universitato de Kubo.

Lazaro estas poligloto, kiu lernis kaj scipovas plurajn lingvojn kiel la hispana, Esperanto, angla, franca, portugala kaj la galega.

Renkontiĝoj kaj kongresoj redakti

  • 6-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2017
  • 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto 2018
  • 4-a JuSKA Granmo 2018
  • 5-a JuSKA Sancti Spiritus 2019
  • 1-a Ekstertera Kontakto 2019
  • 2-a Ekstertera Kontakto 2020

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti