L.I.E. estas sendependa usona filmo de 2001 pri la rilato inter Howie, 15-jara knabo, kaj pedofilo konata kiel 'Big John'.[1] La titolo estas akronimo de Long Island Expressway, la aŭtoŝoseo kiu trapasas la ĉeurban zonon Long Island (Usono), kiu funkcias kiel centra metaforo de la intrigo. La filmo estis reĝisorita de Michael Cuesta, kiu asertis, ke ĝi temas pri la seksa esplorado.[2] Ĝi estas protagonita de Paul Franklin Dano kiel Howie kaj Brian Cox kiel 'Big John'.

L.I.E.
filmo
Originala titolo L.I.E.
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 20-a de januaro 2001
Daŭro 108 min.
Ĝenro dramo
Kameraado Romeo Tirone
Buĝeto 700.000 $
Reĝisoro(j) Michael Cuesta
Produktisto(j) Michael Cuesta
Filmita en Longinsulo
Loko de rakonto Nov-Jorkio
Muziko de Pierre Földes
Distribuo New Yorker Films
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Howie Blitzer estas 15-jara knabo apartenanta al bando dediĉita fari malgrandajn ŝtelojn pro enuo. Sed spite lian pozon li estas sentema kaj vundebla knabo. Afliktita pro la ĵusa morto de lia patrino en survoja akcidento kaj la indiferenteco de lia patro, Howie rifuĝiĝas en la amikeco de Gary, knaba deliktulo kaj ĉiesulo, sen percepti aŭ kompreni lian karakteron. En unu el siaj fiagoj la knaboj eniras en la domon de Big John, pedofilo 60-jara. Ĉi tiu surprizas ilin sed la knaboj sukcesas eskapi kaj forprenas du pistolojn. Tamen la maljunulo restigas al si pecon de la pantalono de Howie kaj komencas serĉadon kiu kondukas ilin troviĝi kaj krei karakterizajn afekciajn ligilojn kiuj igas ilin venki la propran egoismon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Durbin, Karen. “Finding the Wild Heart of Long Island” (angle). The New York Times, 2001-9-16.
  2. Komento de Michael Cuesta publikigita kiel ekstraĵo en DVD

Eksteraj ligiloj redakti