Laŝkar Gah (perse kaj paŝtoe لشگرگاه, estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Helmand. Laŭ takso en la jaro 2006 Laŝkar Gah havis proksimume 35 900 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 21 600).

Laŝkar Gah
لشگرگاه
moskeo en Laŝkar Gah
moskeo en Laŝkar Gah
moskeo en Laŝkar Gah
urbo • urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Helmand
Demografio
Loĝantaro 35 900  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 31° 35′ N, 64° 22′ O (mapo)31.58305555555664.369166666667Koordinatoj: 31° 35′ N, 64° 22′ O (mapo)
Alto 773 m [+]
Horzono UTC+4:30
Laŝkar Gah (Afganio)
Laŝkar Gah (Afganio)
DEC
Laŝkar Gah
Laŝkar Gah
Situo de Laŝkar Gah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lashkar Gah [+]
vdr

Laŝkar Gah situas proksimume 550 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo, 773 metrojn super la marnivelo. La urba nomo en la persa lingvo signifas "armeaj barakoj": la loĝloko ekestis antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj kiel restejo por la soldatoj akompanantaj la nobelojn de la Gaznavida Imperio al sia granda vintra rezidejo en Bost, nun ruiniĝinta fortikita loko proksimume kvin kilometrojn sude de la nuna urbocentro de Laŝkar Gah.