Laŭrentidio

regiono de Kebekio

Laŭrentidio (france Laurentides) estas administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio. Ĝi pludividiĝas al ok regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 88 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Saint-Jérôme.

Laŭrentidio
Administra regiono
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

ĈefurboSaint-Jérôme
- koordinatoj46° N, 75° U (mapo)46.433333333333-74.983333333333Koordinatoj: 46° N, 75° U (mapo) [+]
Akvokolektejo21 563 km² (2 156 300 ha) [+]
Areo21 563 km² (2 156 300 ha) [+]

Loĝantaro636 083 [+] (2021)
Denseco29,5 loĝ./km² [+] [+]
Horzonoatlantika horzono de Nordameriko (UTC-4), UTC-04:00 [+]

Laŭrentidio (Tero)
Laŭrentidio (Tero)

Laŭrentidio (Kebeko)
Laŭrentidio (Kebeko)
DEC

Map
Laŭrentidio
Vikimedia Komunejo:  Laurentides [+]
vdr

La regiono kovras areon de 20 559 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 555 614 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 27,0 loĝantoj po km². 95,4 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 4,0 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.

Okcidente la regiono Laŭrentidio limas je la regiono Otavio (Outaouais), norde je Maŭricio (Mauricie), oriente je Lanodierio (Lanaudière), sudoriente je Lavalo, sude je Montrealo kaj Montereĝio (Montérégie) kaj sudoriente je la provinco Ontario.

Eksteraj ligiloj

redakti