La Aldea de San Nicolás
La Aldea de San Nicolás [lalDEa desannikoLAS] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la okcidenta parto de la insulo Gran Canaria.
La Aldea de San Nicolás | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35470 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 506 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 59′ N, 15° 47′ U (mapo)27.982605-15.779908Koordinatoj: 27° 59′ N, 15° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 33 m [+] | ||
Areo | 123,58 km² (12 358 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Aldea de San Nicolás [+] | |||
La municipa ĉefurbo same nomiĝas La Aldea de San Nicolás, sed la lokanoj nomas ĝin populare kiel La Aldea.
Geografio
redaktiLa Aldea de San Nicolás estas en la okcidenta parto de la insulo Gran Canaria, je 70.9 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 123.58 km², kiel la tria plej granda teritorio de la insulo.[3][4]
La municipa teritorio limas kun tiuj de Artenara (nordoriente), Tejeda (oriente) kaj Mogán (sudoriente).[4]
La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 33 m.s.m.,[3] kaj la plej alta loko estas 1360 m.s.m. en Monto Ojeda.[4] La municipa teritorio deklivas el nordorientaj altaĵoj ĝis la marbordo.
La Aldea de San Nicolás posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, nome integre la naturan rezervejon Güigüí [gŭiGŬI], kunhavante kun najbaraj municipoj la Naturan Parkon Tamadaba, la Ruran Parkon Nublo kaj la naturan rezervejon Inagua.[5] Tiuj lokoj estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK). En la marbordo de la municipo estas ankaŭ la ZSK Sebadales de Güigüí kaj parto de la marbordo de Mogán-La Aldea, kiu estas ankaŭ birdoprotektejo ZEPA.[6]
La tuta marbordo de la municipo estas konsiderata Grava Areo por la Konservado de Marbirdoj.[7] La municipa teritorio formas parton de la Rezervejo de la Biosfero de Gran Canaria. La Aldea posedas ankaŭ parton de la publika monto Inagua.[4]
Historio
redaktiEn la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon kaj vivtenis sin ankaŭ el marproduktoj, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko.
La municipa ĉefurbo jam nomiĝis tiel ekde fino de la 15-a jarcento. Meze de la 14-a jarcento majorkaj misiistoj konstruis sur la marbordo de la valo ermitejon dediĉitan al Sankta Nikolao de Tolentino por prediki kristanismon al kanariaj indiĝenoj.[8]
Kvankam la nomo ekde la komencoj estis La Aldea de San Nicolás, en 1957 la frankismaj aŭtoritatoj, cele al prestiĝigo de la loknomo anstataŭ La Aldea (la domaro) kaj eĉ al emfazo de la katolika nomo, decidis ŝanĝi ĝin al San Nicolás de Tolentino.[9] Tio pluis ĝis 2004 kiam la urbestraro demarŝis por reveno al la origina nomo, kio ekvalidiĝis per interkonsento de la insula registaro de Gran Canaria la 28an de julio 2005.[10] La oficiala ceremonio okazis la 6an de majo 2006.[11]
Demografio
redaktiLa municipo havis 7 516 loĝantojn je 2020, estante la 25a en la provinco kaj la 15a en la insulo.[12]
Historie el ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj oni kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 7 000 loĝantoj, tio estas oni ne duobligis la populacion, male al tio okazinta plej granda parto de aliaj municipoj de la insulo.
Teritoria organizado
redaktiLa Aldea de San Nicolás dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[12]
- El Hoyo
- El Pinillo
- Castañeta
- La Cardonera
- Artejévez
- Las Marciegas
- Las Tabladas
- Los Cercadillos
- Los Espinos
- Molino de Agua
- Molino de Viento
- Tasarte
- Tasartico
- Tocodomán
- La Playa
- Tarahalillo
- El Cruce
- El Barrio
- Los Cardones
- Los Llanos
- La Cruz
- Los Pasitos
- Cuermeja
Ekonomio kaj vidindaĵoj
redaktiLa valo de La Aldea bazigis sian ekonomion en agrikulturo kaj brutobredado por viveltenado, malfacila pro la izoleco de la areo, malbone komunikita ŝosee. Poste tio ŝanĝiĝis kiam oni enkondukis kultivojn de tomatoj, fragoj kaj bananoj, krom aliaj tropikaj kultivoj kiel mangoj, avokadoj, kaj gujavoj. Fiŝkaptado plue estas grava enspezofonto.[13]
Turismo
redaktiLa izoliteco paradokse helpis al la konservado de la tipa etoso kaj de la natura heredo. La turisma disvolviĝo okazis ĉefe el la 2010-aj jaroj. Nun estas du hoteloj kaj multaj aliaj gastejoj.[14] Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj stelobservado; krome estas 33 km de strandoj kaj privata kaktoparko Cactualdea.[15]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[16]
Arkeologio
redakti- Montaña de Horgazales
- Los Caserones (BIC)
Civilaj
redakti- Ventomuelejoj Los Majanos, Los Machitos kaj El Hoyo
- Akvomuelejo La Ladera
- Tradicia arkitekturo en la kerno de La Aldea
- Malnova kajo
Naturaj lokoj
redakti- El Charco de La Aldea (BIC)
- Strando de Guguy o Güigüí
- Strando de La Aldea
Referencoj
redakti- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ La Guía de Gran Canaria
- ↑ 3,0 3,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
- ↑ «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
- ↑ «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
- ↑ «Áreas Importantes para la Conservación de las Aves y la Biodiversidad en España (IBA)». www.miteco.gob.es. Konsultita la 17an de junio 2022.
- ↑ Abréu Galindo, Juan de (1848) [1632]. Historia de la conquista de las siete islas de Gran Canaria. Santa Cruz de Tenerife: Imprenta, Litografía y Librería Isleña. p. 23.
- ↑ «Historia». Ayuntamiento de La Aldea de San Nicolás. Konsultita la 6an de novembro 2018.
- ↑ «ANUNCIO de 11 de octubre de 2005, por el que se hace público el acuerdo de 28 de julio de 2005, que aprueba el cambio de denominación del municipio de San Nicolás de Tolentino por el de "La Aldea de San Nicolás"». Boletín Oficial de Canarias. Konsultita la 6an de novembro 2018.
- ↑ González Medina, Marcial (2006). «La restitución del centenario nombre de La Aldea de San Nicolás». Bienmesabe.org (Arucas) (104). ISSN 1885-6039. Konsultita la 6an de novembro 2018.
- ↑ 12,0 12,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
- ↑ El Punto de Primera Venta de Pescado de La Aldea ya cuenta con financiación portalcomerciallaaldeadesannicolas.com. Konsultita la 17an de junio 2022.
- ↑ «Descripcion de la oferta alojativa de La Aldea de San Nicolás.». La Aldea. Konsultita la 17an de junio 2022.
- ↑ Admin363. «Turismo y Naturaleza en La Aldea de San Nicolás.». La Aldea. Konsultita la 17an de junio 2022.
- ↑ «La Aldea de San Nicolás». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 24an de novembro 2018.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Aldea de San Nicolás en la hispana Vikipedio.