La Aldea del Obispo
La Aldea del Obispo (La domaro de la Episkopo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 297 loĝantoj sur areo de 37,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aldeanos.
La Aldea del Obispo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10291 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Conrado Redondo Donaire | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 297 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 34′ N, 5° 55′ U (mapo)39.563611111111-5.9113888888889Koordinatoj: 39° 34′ N, 5° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 444 m [+] | ||
Areo | 37,34 km² (3 734 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Aldea del Obispo [+] | |||
Situo
redaktiLa Aldea del Obispo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 444 m. La surfaco de ties teritorio estas de 0,3 km².
Ekonomio
redaktiEnspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
redaktiTemas pri unu el la unuaj setlejoj kreitaj post la definitiva konkero de Trujillo fare de la kristanoj. Ĝis la unua duono de la 19a jarcento ĝi formis parton de Trujillo kiel kvartalo. Tiam sendependiĝis kaj konstituis propran municipon. Dum kelkaj jardekoj ĝi nomiĝis "Aldea de Trujillo" (Domaro de Trujillo) kaj ekde 1997 rekuperis sian antikvan nomon: "La Aldea del Obispo".