La Bête humaine (filmo)

La Bête humaine (La homa bruto) estas franca filmo reĝisorita de Jean Renoir, aperinta en 1938, adapto de la samnoma romano de Émile Zola.

La Bête humaine
filmo
Originala titolo Állat az emberben
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 23 dec. 1938
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko, krimfilmo
Kameraado Curt Courant
Reĝisoro(j) Jean Renoir
Produktisto(j) Robert kaj Raymond Hakim
Scenaro Jean Renoir
Filmita en Rueno
Muziko de József Kozma
Rolantoj Jean Gabin • Simone Simon • Jean Renoir • Fernand Ledoux • Julien Carette • Blanchette Brunoy • Charlotte Clasis • Claire Gérard • Colette Régis • Émile Genevois • Georges Péclet • Georges Spanelly • Gérard Landry • Guy Decomble • Henry Roussel • Jacques Beauvais • Jacques Becker • Jacques Berlioz • Jacques Brunius • Jenny Hélia • Léon Larive • Marcel Pérès • Marguerite de Morlaye • Maurice Marceau • Tony Corteggiani
IMDb
vdr

Temo redakti

En ĉi tiu klasika adapto de la romano de Émile Zola, torturita lokomotivestro enamiĝas al perturbata edziĝinta virino, kiu helpis ŝian edzon murdi iun.

Jacques Lantier estas viktimo de murdaj impulsoj al la virinoj, por kiuj li sentas deziron. Tiujn impulsojn li subpremas en kompanio de sia vaporlokomotivo, "la Lison", kiun li prizorgas kun pasio kaj kun kiu li ŝajnas enamiĝinta kaj per kiu li traveturas la linion Parizo-Havro.

Lantier renkontas Séverine kies edzo, Roubaud, la vicstaciestro de Havro, ĵus murdis Grandmorin, la baptopatron de la juna virino, kiu seksatencis ŝin en la pasinteco. Séverine fariĝas amantino de Lantier kaj baldaŭ sugestas, ke li forigu ŝian maloportunan edzon. Sed sub premo de impulso, ŝin mortigas Lantier.

Reen sur sia vaporlokomotivo, Lantier konfesas sian krimon al sia kunulo Pecqueux kaj, trafita de malespero, sinmortigas ĵetante sin de la moviĝanta trajno. Pecqueux haltigas la trajnon kaj nur povas konstati la morton de Lantier, kies korpo kuŝas malsupre de la trakoj.

Rolularo redakti

  • Jean Gabin: Jacques Lantier
  • Simone Simon: Séverine Roubaud
  • Fernand Ledoux: Roubaud
  • Blanchette Brunoy: Flore
  • Gérard Landry: Filo Dauvergne
  • Jenny Hélia: Philomène Sauvagnat
  • Colette Régis: Victoire Pecqueux
  • Claire Gérard: Vojaĝantino
  • Charlotte Clasis: Onklino Phasie, baptopatrino de Lantier
  • Jacques Berlioz: Grandmorin
  • Tony Corteggiani: Dabadie, sekciestro
  • André Tavernier: Juĝisto Denizet
  • Marcel Pérès (kiel Perez): Lampisto
  • Jean Renoir: Cabuche
  • Julien Carette: Pecqueux

Eksteraj ligiloj redakti