La Iglesuela (La Preĝejeto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Iglesuela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45633
Politiko
Urbestro Víctor Eduardo Elvira Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 412  (2011)
Loĝdenso 5,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 4° 45′ U (mapo)40.233055555556-4.7488888888889Koordinatoj: 40° 14′ N, 4° 45′ U (mapo) [+]
Alto 521 m [+]
Areo 69 km² (6 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Iglesuela (Hispanio)
La Iglesuela (Hispanio)
DEC
La Iglesuela
La Iglesuela
Situo de La Iglesuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Iglesuela del Tiétar [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Iglesuela en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La terrmino "La Iglesuela" (La Preĝejeto) rilatas al antikva kaj eta templo, kiu ankoraŭ ekzistis fine de la 18a jarcento, kaj kiu nomigis la domaron.

Ĝi estis konata ankaŭ laŭ la nomo "La Florida" (Florejo), pro abunda vegetaĵaro.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Chamarilos. La censita populacio en 2011 estis de 412 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,97 loĝ/km².

Situo redakti

La Iglesuela estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 521 m; je 112 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 69 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′59″ N 4°44′56″ Ok.

Geografio redakti

La municipio troviĝas situanta «inter montaroj»[1] en la nordokcidenta limo de la provinco lime kun tiu de Ávila. Ĝi apartenas al la komarko de Sierra de San Vicente, en la valo de la rivero Tiétar, kaj limas kun la municipaj teritorioj de Casavieja norde, kaj La Adrada oriente, en la provinco de Ávila, El Real de San Vicente kaj Almendral de la Cañada sude, kaj Sartajada okcidente, en la provinco de Toledo.

«Fluas la rivero Tiétar, kiu estas la limo de la provinco de Ávila, kiu havas ponton el ŝtono je 1/2 leŭgo de la vilaĝo».[1] La domaro troivĝas ĉe la Pado Viriato (GR-63), longa vojo kiu ligas la provincojn de Ávila kun tiu de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Oni ne konas la daton de fondo, kvankam verŝajne jam ekzistis en la epoko de la Romia Imperio, pro restaĵoj arkeologiaj, putoj aŭ la antikva ponto. En la epoko de araboj estis vilaĝo sendependa, sed post la kristana konkero ekapartenis al Ávila. Same kiel plej vilaĝoj el la komarko de la Sierra de San Vicente, La Iglesuela apartenis al la provinco de Ávila ĝis 1833, kiam pasis al la provinco de Toledo.

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo havis 160 domojn. Meze de la 20 jarcento la vilaĝo atingis pli da 1,300 loĝantoj, sed de tiam malpliiĝis pro elmigrado kaj maljuniĝo ĝis trioniĝo (ĉirkaŭ 400 loĝantoj).

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Madoz, volumeno 9, paĝo 393

Vidu ankaŭ redakti