Casavieja [kasaBJEĥa] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Casavieja estas etimologie komprenebla kiel Malnova Domo kaj pro tio aperas en la blazono domo rompita flanke.

Casavieja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 0545
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 410  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 4° 46′ U (mapo)40.281111111111-4.7666666666667Koordinatoj: 40° 17′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 539 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casavieja (Provinco Avilo)
Casavieja (Provinco Avilo)
DEC
Casavieja
Casavieja
Situo de Casavieja
Casavieja (Hispanio)
Casavieja (Hispanio)
DEC
Casavieja
Casavieja
Situo de Casavieja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casavieja [+]
vdr
Casavieja en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Rojo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 39,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 422 loĝantojn. Ĝi perdis 1 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 88 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Mijares, Burgohondo, Villanueva de Ávila, Piedralaves, Mijares kaj La Iglesuela del Tiétar. Casavieja estas en la orienta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 538 msm.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Casavieja dependis de la senjorlando de La Adrada kiu estis donacita de la reĝo Alfonso la 11-a meze de la 14-a jarcento al Ruy López Dávalos, kaj poste al Álvaro de Luna, Beltrán de la Cueva ktp. Poste ricevis statuson de villa (urbo) malfrue en 1662 fare de la reĝo Filipo la 4-a.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, banejoj kaj parkoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti