Komarko de Arenas de San Pedro

La Komarko de Arenas de San Pedro estas komarko de la provinco Avilo, en ties plej suda zono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Komarko en la provinco Avilo.
Divido en komarkoj de la provinco. Norde suden: brune, Komarko de Arévalo; rozkolore, Komarko de Ávila; helblue, Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta; verde, Komarko de Burgohondo-Cebreros-El Tiemblo; kaj flave kaj plej sude, Komarko de Arenas de San Pedro.

Temas pri komarko montara je la sudo de la Sierra de Gredos (apartenanta al la Centra Sistemo) kaj ĉe la urbo Arenas de San Pedro, kiu estas la plej loĝata loĝloko. Aliaj gravaj loĝlokoj de tiu komarko estas Candeleda kaj Sotillo de la Adrada. La komarko limas kun la provincoj Cáceres, Toledo kaj Madrido. Ĝi limas norde per montoj super du mil metroj de altitudo kaj sude per la valo de la rivero Tiétar, alfluanto de la Taĵo.

Tiu komarko enhavas kelkajn loĝlokojn de popola arkitekturo, kiel por ekzemplo, Candeleda. Kelkaj el la monumentoj plej gravaj de tiu komarko estas la sanktejo de San Pedro de Alcántara, en Arenas de San Pedro; la palaco de Mosquera en Arenas de San Pedro; la sanktejo de Nuestra Señora de Chilla, en Candeleda; la kelta kastrumo de El Raso; la kastelo de Don Álvaro de Luna, en Arenas de San Pedro; la kastelo de la Grafoj de Alburquerque, en Mombeltrán, kaj la kastelo de La Adrada.

Municipoj redakti

La komarko de Arenas de San Pedro konsistas el 24 municipoj:

Municipo Areo (km²) Loĝ.
La Adrada 58,67 2385
El Arenal 27,08 1088
Arenas de San Pedro 194,85 6933
Candeleda 213,90 5137
Casavieja 39,25 1663
Casillas 11,96 815
Cuevas del Valle 19,17 559
Fresnedilla 24,53 102
Gavilanes 29,16 675
Guisando 37,38 620
Higuera de las Dueñas 35,18 321
El Hornillo 24,22 390
Lanzahíta 33,67 970
Mijares 46,92 874
Mombeltrán 49,92 1145
Navahondilla 14,09 311
Pedro Bernardo 69,01 1136
Piedralaves 55,25 2169
Poyales del Hoyo 3,38 598
San Esteban del Valle 37,00 890
Santa Cruz del Valle 29,62 534
Santa María del Tiétar 11,95 501
Sotillo de la Adrada 43,96 4705
Villarejo del Valle 41,60 463

Ĉiuj municipoj apartenas al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro.

Vidu ankaŭ redakti