Piedralaves [pjedraLAbes] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco.

Piedralaves
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 136  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 4° 42′ U (mapo)40.317222222222-4.6980555555556Koordinatoj: 40° 19′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 55,25 km² (5 525 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piedralaves (Provinco Avilo)
Piedralaves (Provinco Avilo)
DEC
Piedralaves
Piedralaves
Situo de Piedralaves
Piedralaves (Hispanio)
Piedralaves (Hispanio)
DEC
Piedralaves
Piedralaves
Situo de Piedralaves

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piedralaves [+]
vdr
Piedralaves en la provinco Avilo.
Panoramo de la medio.
Moderna skulptaĵo.
Urbodomo.
Iamaj urbestroj.
Sankta Roĥo, katolika patrono de Piedralaves.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 136 loĝantojn. Ĝi distas 78 km de Avilo, provinca ĉefurbo 95 km de Madrido, 90 km de Toledo kaj 54 km de Talavera de la Reina.

Ĝi limas kun Burgohondo, Navaluenga, Casavieja, La Adrada kaj La Iglesuela del Tiétar. Piedralaves estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 717 msm.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Piedralaves estis menciita por la unua fojo en la Libro de la Montería de Alfonso la 11-a kun la formo Pie de Labas. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj oni dokumentis ankaŭ la transirajn literumajn formojn Piedelaves/Piedelabes kaj Piedalabes. En 1639 Piedralaves ricevis de la reĝo Filipo la 4-a la titolon de "villa" (urbo) kaj sendependigon de la markizlando de La Adrada.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj kaproj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturaj lokoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti