Sotillo de la Adrada

Sotillo de la Adrada [soTIljo delaDRAda] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Sotillo de la Adrada estas etimologie komprenebla kiel Arbareto de La Adrada, rilate al la loĝloko La Adrada kies dependaĵo Sotillo estis. Alude al Arbaro montriĝas kvin poploj en la malsupra duono de la blazono.

Sotillo de la Adrada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 870  (2023) [+]
Loĝdenso 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 4° 35′ U (mapo)40.283055555556-4.5830555555556Koordinatoj: 40° 17′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 616 m [+]
Areo 43,96 km² (4 396 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sotillo de la Adrada (Provinco Avilo)
Sotillo de la Adrada (Provinco Avilo)
DEC
Sotillo de la Adrada
Sotillo de la Adrada
Situo de Sotillo de la Adrada
Sotillo de la Adrada (Hispanio)
Sotillo de la Adrada (Hispanio)
DEC
Sotillo de la Adrada
Sotillo de la Adrada
Situo de Sotillo de la Adrada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotillo de la Adrada [+]
vdr
Sotillo de la Adrada en la provinco Avilo.
Ermitejo.
La regiona ŝoseo CL-501 trapasas la loĝlokon de oriento okcidenten.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 721 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed male kiel alloga somerloko kaj komarma komerca centro kaj pro proksimeco al Madrido, ĝi akiris 2 500 el la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi distas 67 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas oriente kun Santa María del Tiétar kaj Cenicientos, norde kun Casillas kaj El Barraco, okcidente kun La Adrada kaj sude kun Fresnedilla kaj Higuera de las Dueñas. Sotillo de la Adrada estas en la orienta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 635 msm.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Sotillo de la Adrada en 1393 estis parto de la senjorlando de La Adrada, de Ruy López Dávalos.​ Sotillo estis ankaŭ parto de la iama stato La Adrada, kiu apartenis al Don Álvaro de Luna ĉirkaŭ 1423 kaj al la Markizo de la Cueva y Portocarrero en 1570. Sotillo estis jam estis en 1561 domaro kun propraj urbestroj sed ĉiam dependa de La Adrada. En 1571, en tempo de Filipo la 2-a ili jam havis propran konsilantaron kaj dum la 16-a jarcento, la loĝantaro kreskis ĝis ekesti la plej loĝata loko de Supra Tiétar, super eĉ La Adrada. La prospero venis el agrikulturo kaj komerco, krom brutobredado. Ĝi akiris la titolon de villa la 7an de Februsro 1642, dum la regado de Filipo la 4-a.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindaj estas la preĝejo, ermitejo, balkonoj, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti