Cuevas del Valle [KŬEbas delBAlje] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Cuevas del Valle estas etimologie komprenebla kiel Kavaĵoj de la Valo.

Cuevas del Valle
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05414
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 508  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 5° 1′ U (mapo)40.293611111111-5.0088888888889Koordinatoj: 40° 18′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuevas del Valle (Provinco Avilo)
Cuevas del Valle (Provinco Avilo)
DEC
Cuevas del Valle
Cuevas del Valle
Situo de Cuevas del Valle
Cuevas del Valle (Hispanio)
Cuevas del Valle (Hispanio)
DEC
Cuevas del Valle
Cuevas del Valle
Situo de Cuevas del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuevas del Valle [+]
vdr
Cuevas del Valle en la provinco Avilo.
Sonorilturo kaj monto Torozo fone.
Panoramo kaj Cuevas del Valle subsune malsupre.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 514 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 69 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Martín del Pimpollar, El Arenal, Villarejo del Valle kaj Mombeltrán. Cuevas del Valle estas en la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 848 msm por la loĝloko kaj kun teritorio kiu gamas el 1983 m nordoriente, en la kerno de la Sierra de Gredos (La Fría), ĝis 630 m borde de la rivero Posaderas. Ĉar estas granda humideco la hegemonia arbo estas kaŝtanarbo, krom iom da pinoj.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Cuevas del Valle sendependiĝis disde Mombeltrán pere de titolo de villa (urbo) havigita de Karolo la 2-a la 27an de Julio 1695.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (olivarboj, vitejoj, figarboj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, fungokolektado). Vizitindaĵoj estas placo, antikvaj tomboj, festoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti