Fresnedilla

Fresnedilla [fresneDIlja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Fresnedilla estas etimologie komprenebla kiel Fraksenareto alude al fraksenoj kiel ofta arbaro.

Fresnedilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 4° 37′ U (mapo)40.233611111111-4.6205555555556Koordinatoj: 40° 14′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 622 m [+]
Areo 24,52 km² (2 452 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fresnedilla (Provinco Avilo)
Fresnedilla (Provinco Avilo)
DEC
Fresnedilla
Fresnedilla
Situo de Fresnedilla
Fresnedilla (Hispanio)
Fresnedilla (Hispanio)
DEC
Fresnedilla
Fresnedilla
Situo de Fresnedilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresnedilla [+]
vdr
Fresnedilla en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 110 loĝantojn. Ĝi perdis 440 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 75 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun La Adrada, Higuera de las Dueñas, La Iglesuela del Tiétar (Toledo) kaj El Real de San Vicente (Toledo). Fresnedilla estas en la orienta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar sed ne ĉe la rivero mem.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La loko, kun La Adrada kaj la cetero de lokoj apartenantaj al la senjorlando de La Adrada (Casillas, Casavieja, La Iglesuela, Piedralaves kaj Sotillo) estis kontrolita de Beltrán de la Cueva (post la elpovigo de la konestablo Álvaro de Luna en 1453).

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti